Estas pluraj manieroj subteni nin ...
Nia laboro estas konstanta, kaj ni estus ege dankemaj, se vi povus helpi kaj subteni nin. Vidu sube, vi povus fariĝi volontulon, ekaktivi en via propra lando, kaj/aŭ subteni nin finance – ĉiuj viaj helpoj estos tre bonvenaj!
Fariĝu volontulo
Ni serĉas helpon de volontuloj kiuj pretas, ekzemple,
- traduki dokumentojn el la angla aŭ franca kaj inverse
- disvastigi informojn pri nia laboro en la propraj landoj kaj rondoj
- verki artikolojn pri la laboro de UN por la Esperanto-gazetaro kaj por sociaj medioj
- kompili kaj redakti niajn informilojn
- reprezenti siajn landajn asociojn en Asocioj pri UN
- serĉi kunlaboron kun aliaj neregistaraj organizaĵoj kun celoj similaj al niaj
- reprezenti nin en aranĝoj de UN kiuj okazas en diversaj mondopartoj
- kunordigi nian agadon ĝenerale

Ekaktivu en via propra lando
- Via landa asocio povus fariĝi kunlaboranto de la vialanda Asocio pri Unuiĝintaj Nacioj
- Ĝi povus fariĝi aktiva pledanto al via registaro kaj viaj parlamentaj reprezentantoj pri la aferoj de UN
- Ĝi povus instigi instruadon pri UN en vialandaj lernejoj
Pliaj informoj estas troveblaj ĉe la retejo de la Monda Federacio de Asocioj pri UN, , aŭ ĉe la retejo de la via landa Asocio pri UN (tiaj asocioj ekzistas en la plimulto de membraj ŝtatoj de UN).

Kiel donaci al ni?
Akceptas viajn donacojn,
- nia konto ĉe UEA (indiku “Novjorka Oficejo” por subteni nian agadon ĉe UN, aŭ “Unesko” por subteni nian agadon ĉe Unesko), kaj
- nia konto ĉe Esperanto-USA
Subtenu nin finance
Estas multekoste prizorgi niajn rilatojn kun UN kaj Unesko. Nia laboro dependas de la financaj kontribuoj de malavaraj esperantistoj. Por kio ni bezonas financan helpon? Jen kelkaj ekzemploj:
- pretigi dokumentojn por dissendo al UN-instancoj
- pagi aliĝkotizojn kaj aliajn kostojn por ĉeesti kunsidojn kaj konferencojn dise tra la mondo
- kovri la lupagon kaj telefonajn kostojn de nia Novjorka oficejo
- subteni kunvenojn kaj simpoziojn kiujn ni kunvokas por UN-personaro kaj aliaj