Estas pluraj manieroj subteni nin ...

Nia laboro estas konstanta, kaj ni estus ege dankemaj, se vi povus helpi kaj subteni nin.  Vidu sube, vi povus fariĝi volontulon, ekaktivi en via propra lando, kaj/aŭ subteni nin finance – ĉiuj viaj helpoj estos tre bonvenaj!

Fariĝu volontulo

Ni serĉas helpon de volontuloj kiuj pretas, ekzemple,

  • traduki dokumentojn el la angla aŭ franca kaj inverse
  • disvastigi informojn pri nia laboro en la propraj landoj kaj rondoj
  • verki artikolojn pri la laboro de UN por la Esperanto-gazetaro kaj por sociaj medioj
  • kompili kaj redakti niajn informilojn
  • reprezenti siajn landajn asociojn en Asocioj pri UN
  • serĉi kunlaboron kun aliaj neregistaraj organizaĵoj kun celoj similaj al niaj
  • reprezenti nin en aranĝoj de UN kiuj okazas en diversaj mondopartoj
  • kunordigi nian agadon ĝenerale

Sendu retpoŝtmesaĝon al ni por esprimi vian interesiĝon

AFIŜO 2022

Ekaktivu en via propra lando

  • Via landa asocio povus fariĝi kunlaboranto de la vialanda Asocio pri Unuiĝintaj Nacioj
  • Ĝi povus fariĝi aktiva pledanto al via registaro kaj viaj parlamentaj reprezentantoj pri la aferoj de UN
  • Ĝi povus instigi instruadon pri UN en vialandaj lernejoj

Pliaj informoj estas troveblaj ĉe la retejo de la Monda Federacio de Asocioj pri UN, , aŭ ĉe la retejo de la via landa Asocio pri UN (tiaj asocioj ekzistas en la plimulto de membraj ŝtatoj de UN).

Kiel donaci al ni?

Akceptas viajn donacojn,

Subtenu nin finance

Estas multekoste prizorgi niajn rilatojn kun UN kaj Unesko. Nia laboro dependas de la financaj kontribuoj de malavaraj esperantistoj. Por kio ni bezonas financan helpon? Jen kelkaj ekzemploj:

  • pretigi dokumentojn por dissendo al UN-instancoj
  • pagi aliĝkotizojn kaj aliajn kostojn por ĉeesti kunsidojn kaj konferencojn dise tra la mondo
  • kovri la lupagon kaj telefonajn kostojn de nia Novjorka oficejo
  • subteni kunvenojn kaj simpoziojn kiujn ni kunvokas por UN-personaro kaj aliaj
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept