‘Esperanto Por UN’ estas internacia grupo de Esperantistoj, kiuj klopodas kreskigi pli fortajn ligojn inter UN kaj la Esperanto-movado. Gvidas nian organizon prezidanto kaj estraro kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio; kunlaborantaj teamoj troviĝas en Novjorko, Ĝenevo, Vieno kaj Parizo. Legu sube pri niaj membroj, celoj kaj starpunktoj, kaj pri la laboro de UN.

Legu pli pri:

Nia teamo

La estraro de ‘Esperanto Por UN’

Humphrey Tonkin, Kunprezidanto. Emerita Profesoro de homaraj sciencoj kaj Emerita Prezidanto de University of Hartford (Usono).
Sara Spanò, Kunprezidanto. Doktoro pri klasika filologio kaj literaturo.
Jon Liechty, Sekretario. Muzikisto.
Cesco Reale, inĝeniero kaj komunikisto, fondinto de la Projekto KomunIKON.
François Lo Jacomo, matematikisto.
Rakoen Maertens, psikologo.
Hans-Michael Maitzen, Emerita Profesoro pri astronomio en la Universitato de Vieno.
Francesco Maurelli, Profesoro pri robotiko kaj aŭtonomaj sistemoj
Ileana Schrøder, Dana Esperanto-Asocio.

Giuliano Turone, Profesoro pri juro en la Katolika Universitato de Milano, iama juĝisto de la Itala Kortumo de Kasacio.
Rafaela Urueña, Emerita Profesoro pri internacia juro kaj internaciaj rilatoj en la Universitato de Valladolid, Hispanio

Humphrey Tonkin, ĉefa reprezentanto de UEA apud UN. Humphrey estas eksa rektoro de la Universitato de Hartford, Usono, kaj eksa prezidanto de UEA
. 
Francis M. Hult, oficiala reprezentanto de UEA apud UN. Profesoro en la fako de edukado en la Universitato de Marilando, Baltimora Kantono (Usono).
Ulrich Becker, oficiala reprezentanto de UEA apud UN. Ulrich estas grafikisto kaj eldonisto.
Sofiya Soskina, oficiala reprezentanto de UEA apud UN. Sofiya estas emerita specialisto pri komputiko kiu laboras por Unicef, la Fonduso de UN por Infanoj.
Steve Eichblatt, Fizikisto.
Charles Mays, Inĝeniero.
Jonathan Reeve, esploristo pri Komputa lingvoscienco.
Anna Bennett, Emeritiĝinta Atestita Publika Kontisto.
Rafael Lima, redaktoro de la blogo un-esperante
Donato Valdivia
Jon Liechty, muzikisto.

Hans-Michael Maitzen, Emerita Profesoro pri astronomio en la Universitato de Vieno.

Alfred Heiligenbrenner, prezidanto de Aŭstria Esperanto-Federacio.

François Lo Jacomo, ĉefa reprezentanto. Matematikisto
. 

Barbara Despiney, emerita ekonomiisto.

Didier Loison, publika administranto.

Renée Triolle, emerita instruisto.

Cesco Reale, ĉefa reprezentanto de UEA apud UN en Ĝenevo.
Alain Favre, prezidanto de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL).
Alessio Giordano, filozofo kaj lingvisto.
Mireille Grosjean, edukisto.
Nicole Margot, redaktisto de la revuo Etnismo.
Adrian Tanner, tradukisto kaj interpretisto.

TEJO-teamo por UN kaj Unesko

TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kunaktivas kaj kunlaboras:

Rakoen Maertens Ĉefa reprezentanto de TEJO apud UN kaj Unesko
Sasha Kovyazina
Spyros Papadatos
Valentin Ceretto Bergerat
Alejandro Burgos Escalante
Hans Becklin

p

 

UEA kaj TEJO organizis flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝis “Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj” kaj okazis rete mardon, la 6-an de aprilo 2021.

Rakoen Maertens (Belgio/Britio) prelegas pri reprezentado de UEA kaj TEJO apud Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, lige kun la Festivala Temo: UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo.

UN 75-jara: Reprezentado de UEA kaj TEJO apud Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko

TEJO partoprenis ECOSOC de Unuiĝintaj Nacioj en aprilo 2019.   Legu la programon, kiu enhavas mencion de TEJO kaj de la ĉefparolado de Rakoen Maertens.

Delegacio de sep esperantistoj reprezentis TEJO-n dum la Junulara Forumo ECOSOC de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.

 La tuto estis tre grava atingo por TEJO.

Krom Rakoen Maertens, la eventon partoprenis nome de TEJO ankaŭ Francesco Maurelli, Saŝa Murr, Sara Spanò, Marcus Griep, Hans Becklin kaj Cassidy Walker.

 Rakoen Maertens estis ĉefparolanto dum la ferma ceremonio kaj António Guterres, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, ĉeestis lian paroladon.

Niaj celoj, kaj kiel ni atingas ilin

‘Esperanto Por UN havas tri prioritatajn celojn:

  • Reprezenti la interesojn de la Esperanto-movado apud Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj specialigitaj instancoj
  • Enkonduki Esperanton en la agadon de UN
  • Varbi subtenon por UN kaj Unesko en la Esperanto-movado kaj klerigi la esperantistojn pri la strukturo kaj agado de UN
  • ĉeestas kunsidojn kaj aliajn aranĝojn de UN kaj Unesko kiuj rilatas al lingvaj kaj rilataj demandoj
  • tradukas dokumentojn de UN kaj Unesko en Esperanton kaj publikigas ilin
  • aperigas dumonatan informilon pri nia agado en esperantlingva kaj anglalingva versioj
  • organizas simpoziojn kaj aliajn aranĝojn ĉe UN en kunlaboro kun aliaj organizaĵoj
  • disvastigas informojn pri UN en la Esperanto-gazetaro kaj en kongresoj kaj aliaj aranĝoj, kaj instigas esperantistojn engaĝiĝi kun UN
  • restas en kontakto kun la oficejoj de UN kaj Unesko respondecaj pri neregistaraj organizaĵoj
  • prizorgas malgrandan oficejon en Novjorko kiel bazon por nia agado

Niaj Starpunktoj

Ni ofte havas okazon prezenti al UN-oficistoj aŭ al neregistaraj organizaĵoj la starpunkton de la Universala Esperanto Asocio pri iu aspekto de la laboro de Unuiĝintaj Nacioj. Tiucele, ni ellaboras de tempo al tempo Starpunktajn Prezentojn.

Atingi la kvaran Celon por Daŭripova Evoluigo: Bonkvalita edukado por ĉiuj.

La Edukado de Tutmonda Civitaneco ludas ŝlosilan rolon por alfronti la nuntempajn defiojn. Ĝi instigas nin agi respondece en niaj vivoj kaj komunumoj. Ĝi helpas nin kompreni ke niaj defioj estas kunligitaj, kaj same la solvoj.

Dean, Andiswa kaj Juan konstruas pacajn komunumojn en Kaburbo, Sud-Afriko, per dialogo, muziko kaj danco.

Rilatoj inter UN kaj neregistaraj organizaĵoj

UEA estas en specialaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi reprezentiĝas en multaj kunvenoj de UN kaj flegas kontaktojn kun la landaj UN-misioj.

Internaciaj neregistaraj organizaĵoj (NROj) povas formale ligiĝi kun Unuiĝintaj Nacioj per du vojoj:

  1. La Ekonomia kaj Socia Konsilio (Ekosok) de UN kunlaboras kun multaj NROj. Ĝi havas tri nivelojn de kunlabora statuso. Laŭ ĝia retejo, “La bazo de la konsultaj rilatoj inter Unuiĝintaj Nacioj kaj neregistaraj organizaĵoj estis prezentita en la mezaj 1990aj jaroj post detala interregistara superrigardo, kiu finiĝis per Ekosok-Rezolucio 1996/31. Tiu rilato estas la ĉefa vojo per kiu Ekosok ricevas kontribuojn de NROj en siaj debatoj en publikaj kunvenoj kaj en siaj subsidiaraj strukturoj, kaj ankaŭ en internaciaj konferencoj de UN kaj ties preparaj strukturoj… [La NROj] havas certajn privilegiojn por meti temojn en la tagordon de Ekosok kaj ĝiaj subsidiaraj strukturoj; ili rajtas ĉeesti kunsidojn, kie ili povas prezenti skribajn atestojn kaj fari perbuŝajn prezentojn al registaroj.”
    Ekzistas tri kategorioj de tiaj konsultaj rilatoj: Grandaj NROj kies laboro larĝe interrilatas kun tiu de UN havas Ĝeneralajn Konsultajn Rilatojn. NROj kies laboro estas malpli rekte ligita al la laboro de UN havas Specialajn Konsultajn Rilatojn. En tria kategorio estas tiuj NROj kiuj troviĝas Sur la Listo de Ekosok. UEA troviĝas en la kategorio de Specialaj Konsultaj Rilatoj. Ĉiuj NROj devas submetiĝi al rigora esplorprocedo por esti rekonataj de Ekosok, kaj resti en aktiva kunlaboro.
  2. La Fako pri Publikaj Rilatoj (DPI) de UN, kies oficejo troviĝas en Novjorko, rekonas tiujn NROjn kiuj pretas helpi per disvastigo de informoj pri UN tra la mondo. Nuntempe, 1.300 NROj formale rilatas kun DPI, inter ili ankaŭ UEA. DPI organizas regulajn informkunvenojn por NROj, kaj ankaŭ jaran konferencon (en 2016 ĝi okazis en Koreio; UEA estis reprezentata per dupersona delegacio). Ĝia informejo estas malferma al NROj, kaj ĝi faciligas formiĝon de partnerecoj inter UN kaj NROj pri komune interesaj aferoj.

La NROj en rilato kun Ekosok havas propran organizaĵon, CoNGO (Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj), en kiu ankaŭ UEA membras. UEA estas ankaŭ membro de la Komitato de CoNGO pri Edukado, Lernado kaj Alfabetigo, kiu laboras ĉefe en Novjorko, kaj la Komitato pri Paco, kiu laboras ĉefe en Vieno. La NROj ligitaj al DPI ankaŭ havas sian komitaton, kun kiu UEA aktive kunlaboras.

Kun Unesko UEA havas oficialan ligon en la kategorio de operaciaj rilatoj. UEA reprezentiĝas en kunsidoj de Unesko kaj ofte povas konsili aŭ kunlabori pri komune interesaj demandoj.

Ekscii pli pri UN

Iru unuavice al la retejo de UN, kiu ekzistas en la ses oficialaj lingvoj de UN (angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa). 
Por aliaj lingvoj ekzistas retejoj de naciaj asocioj pri UN (vi trovos liston ĉe wfuna.org), kaj en multaj okazoj diverslingvaj regionaj retejoj. Ekzemple ĉe unric.org vi trovos retejon en 13 lingvoj de okcidenta Eŭropo.



We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept